La Falo de Usxero-Domo
La Falo de Usxero-Domo
[The Fall of the House of Usher]
Translated by Edwin Grobe. Copyright 2000 Edwin P. Grobe.
Book Excerpt
konsciis la senutilon de cxiu klopodo felicxigi menson el kiu malheleco, kvazaux iminenta pozitiva valoro, elversxigxis sur cxiujn objektojn de la morala kaj la fizika universo, en unu sencxesa radiado de malgxojo.
Cxiam mi retenos memorajxon pri la multaj solenaj horoj kiujn mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Usxero-Domo. Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza karaktero de la studoj aux la okupadoj en kiuj li min aktivigis aux al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitigxema kaj ege kolerema idealismo jxetis sulfuran glaceon sur cxion. Liaj longaj improvizitaj lamentokantoj sin auxdigos cxiam en miaj oreloj. Inter aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman perversajxon kaj ampleksajxon pri la sovagxa melodio de la lasta valso de Fon-Vebero. El la pentrajxoj pri kiuj meditadis lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tusxon post tusxo, en svagecon pri kiu mi tremegis des pli entuziasme, cxar mi tremegis sen konscii la kialon;--el la pentraj
FREE EBOOKS AND DEALS
(view all)Popular books in Gothic, Language, Horror, Fiction and Literature
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book